Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 19

Sentencoj 19:10-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
11Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
12Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
13Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
19Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
20Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
21Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
22Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
23Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
24Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.

Read Sentencoj 19Sentencoj 19
Compare Sentencoj 19:10-24Sentencoj 19:10-24