Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 18

Sentencoj 18:14-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
15La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
17La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
18La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
19Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
20De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
23Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
24Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Read Sentencoj 18Sentencoj 18
Compare Sentencoj 18:14-24Sentencoj 18:14-24