Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 17

Sentencoj 17:1-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
2Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
3Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
4Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
5Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
6Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
7Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
8Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.

Read Sentencoj 17Sentencoj 17
Compare Sentencoj 17:1-9Sentencoj 17:1-9