Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 16

Sentencoj 16:1-32

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
2Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
3Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
4Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
5Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
6Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
7Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
8Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
9La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
10Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
11Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
12Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
13Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
14Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
15Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
16Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
17La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
18Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
19Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
20Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
21Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
22Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
23La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
24Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
25Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
26Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
27Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
28Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
29Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
30Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
31Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
32Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.

Read Sentencoj 16Sentencoj 16
Compare Sentencoj 16:1-32Sentencoj 16:1-32