7La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
9Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
11Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
13Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
14La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.