24La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.
25La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
26Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
27Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
28La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
29La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.
30Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.
31Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj.
32Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon.
33La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.