Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 15

Sentencoj 15:18-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
19La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
20Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
21Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.
22Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
23Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!
24La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.
25La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
26Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
27Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

Read Sentencoj 15Sentencoj 15
Compare Sentencoj 15:18-27Sentencoj 15:18-27