Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 13

Sentencoj 13:14-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
15Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
25Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Read Sentencoj 13Sentencoj 13
Compare Sentencoj 13:14-25Sentencoj 13:14-25