Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 13

Sentencoj 13:1-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
2La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
3Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
7Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
8Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
15Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.

Read Sentencoj 13Sentencoj 13
Compare Sentencoj 13:1-23Sentencoj 13:1-23