Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 7

Romanoj 7:7-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru;
8sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva.
9Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis;
10kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
11ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis.
12Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
13Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono — por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka.
14Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
15Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
16Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.
17La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
18Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
19Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.

Read Romanoj 7Romanoj 7
Compare Romanoj 7:7-19Romanoj 7:7-19