Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 7

Romanoj 7:19-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
20Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
21Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi.
22Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo;
23sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.
24Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?
25Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.

Read Romanoj 7Romanoj 7
Compare Romanoj 7:19-25Romanoj 7:19-25