Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 4

Romanoj 4:15-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo.
16Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj
17(kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.
18Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro.
19Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
20tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio,
21kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari.
22Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto.
23Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li;
24sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,

Read Romanoj 4Romanoj 4
Compare Romanoj 4:15-24Romanoj 4:15-24