Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 3

Romanoj 3:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
2Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
3Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
4Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
5Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
6Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?
7Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
8kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

Read Romanoj 3Romanoj 3
Compare Romanoj 3:1-8Romanoj 3:1-8