Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 16

Romanoj 16:7-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi.
8Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.
9Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison.
10Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo.
11Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.
12Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.
13Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.
14Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili.
15Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili.
16Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.
17Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.
18Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
19Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.
20Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
21Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.

Read Romanoj 16Romanoj 16
Compare Romanoj 16:7-21Romanoj 16:7-21