Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 11

Romanoj 11:18-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.
19Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.
20Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
21ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.
22Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos.
23Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin.
24Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?
25Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;

Read Romanoj 11Romanoj 11
Compare Romanoj 11:18-25Romanoj 11:18-25