Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 11

Romanoj 11:13-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;
14se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.
15Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?
16Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj.
17Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,
18ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.
19Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.
20Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
21ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.

Read Romanoj 11Romanoj 11
Compare Romanoj 11:13-21Romanoj 11:13-21