Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 10

Romanoj 10:10-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
11Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
13ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
14Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
15kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
17La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
18Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
19Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
20Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
21Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

Read Romanoj 10Romanoj 10
Compare Romanoj 10:10-21Romanoj 10:10-21