Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 9

Psalmaro 9:14-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
15Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
16Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
18Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
19Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
20Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

Read Psalmaro 9Psalmaro 9
Compare Psalmaro 9:14-20Psalmaro 9:14-20