Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 96

Psalmaro 96:3-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
4Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
5Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
6Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
8Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
9Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.
10Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.
11Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
12Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

Read Psalmaro 96Psalmaro 96
Compare Psalmaro 96:3-12Psalmaro 96:3-12