Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 94

Psalmaro 94:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
3Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
4Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
5Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
6Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.
7Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.
8Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
9Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
10Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?
11La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.
12Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
13Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

Read Psalmaro 94Psalmaro 94
Compare Psalmaro 94:2-14Psalmaro 94:2-14