13Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
15Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.