1Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu!
2Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
3Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
4Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
5Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.