Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 91

Psalmaro 91:7-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
8Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
10Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
11Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
12Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
13Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
15Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.

Read Psalmaro 91Psalmaro 91
Compare Psalmaro 91:7-16Psalmaro 91:7-16