13Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
15Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.