Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 8

Psalmaro 8:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
2Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
3Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
4Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
5Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Read Psalmaro 8Psalmaro 8
Compare Psalmaro 8:1-5Psalmaro 8:1-5