Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 89

Psalmaro 89:6-47

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
8Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
9Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
11Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
12La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
13Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
14Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
15Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
16Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
17Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
18Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
20Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
21Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
22Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
23Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
25Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
26Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
27Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
28Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
29Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
43Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
44Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
45Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
46Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
47Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.

Read Psalmaro 89Psalmaro 89
Compare Psalmaro 89:6-47Psalmaro 89:6-47