Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 89

Psalmaro 89:29-44

Help us?
Click on verse(s) to share them!
29Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
43Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
44Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.

Read Psalmaro 89Psalmaro 89
Compare Psalmaro 89:29-44Psalmaro 89:29-44