Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 89

Psalmaro 89:15-39

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
16Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
17Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
18Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
20Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
21Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
22Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
23Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
25Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
26Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
27Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
28Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
29Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.

Read Psalmaro 89Psalmaro 89
Compare Psalmaro 89:15-39Psalmaro 89:15-39