Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 88

Psalmaro 88:4-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
5Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
6Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
7Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
8Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
9Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
10Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.
11Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
12Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
13Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
14Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Read Psalmaro 88Psalmaro 88
Compare Psalmaro 88:4-14Psalmaro 88:4-14