Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 86

Psalmaro 86:2-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
3Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
4Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
5Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
6Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
7En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
8Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
9Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
10Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
11Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
12Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
13Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
14Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si.
15Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
16Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.
17Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

Read Psalmaro 86Psalmaro 86
Compare Psalmaro 86:2-17Psalmaro 86:2-17