7Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.
8Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
9Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
10Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.
11Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
12Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.