Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 84

Psalmaro 84:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
5Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.

Read Psalmaro 84Psalmaro 84
Compare Psalmaro 84:1-10Psalmaro 84:1-10