9Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
10Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
11Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
12Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
13Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
14Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
15Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
16Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
17Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.