1Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
2Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
3Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
4Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
5Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:
6La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
7Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
8Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.