Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 78

Psalmaro 78:64-72

Help us?
Click on verse(s) to share them!
64Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
65Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
66Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
67Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
68Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
69Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
70Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
71De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
72Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

Read Psalmaro 78Psalmaro 78
Compare Psalmaro 78:64-72Psalmaro 78:64-72