Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 78

Psalmaro 78:5-28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
6Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
7Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
8Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
9La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
10Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
11Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
14Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
16Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
19Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
20Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
21Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
22Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
23Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
24Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
25Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
26Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
27Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
28Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.

Read Psalmaro 78Psalmaro 78
Compare Psalmaro 78:5-28Psalmaro 78:5-28