Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 78

Psalmaro 78:4-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
5Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
6Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
7Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
8Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
9La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
10Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
11Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;

Read Psalmaro 78Psalmaro 78
Compare Psalmaro 78:4-13Psalmaro 78:4-13