Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 78

Psalmaro 78:24-52

Help us?
Click on verse(s) to share them!
24Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
25Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
26Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
27Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
28Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
29Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
30Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
31La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
32Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
33Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
34Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
35Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
36Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
37Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
38Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
39Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
40Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
41Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
42Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
43Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
44Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
45Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
46Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
47Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
48Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
49Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
50Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
51Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
52Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;

Read Psalmaro 78Psalmaro 78
Compare Psalmaro 78:24-52Psalmaro 78:24-52