Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 77

Psalmaro 77:4-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
6Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
8Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
9Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
10Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

Read Psalmaro 77Psalmaro 77
Compare Psalmaro 77:4-11Psalmaro 77:4-11