3Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
4Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
6Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?