14Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.
15Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
16Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis.
17Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
18La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
19Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.