Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 75

Psalmaro 75:3-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
4Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
5Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
7Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.

Read Psalmaro 75Psalmaro 75
Compare Psalmaro 75:3-8Psalmaro 75:3-8