Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 74

Psalmaro 74:8-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
9Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
11Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
12Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.
13Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
14Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
15Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
16Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;
17Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
18Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
19Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.

Read Psalmaro 74Psalmaro 74
Compare Psalmaro 74:8-19Psalmaro 74:8-19