18Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
19Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
21Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
22Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!