Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 71

Psalmaro 71:1-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
2Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
3Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
4Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
5Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
6Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
7Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
8Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
9Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.

Read Psalmaro 71Psalmaro 71
Compare Psalmaro 71:1-9Psalmaro 71:1-9