32Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
33Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
34Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
35Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.