Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 69

Psalmaro 69:2-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
3Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
4Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
5Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
6Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
7Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
8Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
9Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
10Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
11Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
12Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
13Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
14Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
15Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
16Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
17Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
18Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
20Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
21Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
22Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
23Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
24Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.

Read Psalmaro 69Psalmaro 69
Compare Psalmaro 69:2-25Psalmaro 69:2-25