Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 68

Psalmaro 68:15-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
16Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
17Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
18Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
19Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.
20Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
21Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
22Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
23Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.
24Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
25Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
26En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
27Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
28Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
29Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn.
30Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
31Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
32Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.
33Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
34Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

Read Psalmaro 68Psalmaro 68
Compare Psalmaro 68:15-34Psalmaro 68:15-34