Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 66

Psalmaro 66:14-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
15Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
16Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
17Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
18Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
19Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.

Read Psalmaro 66Psalmaro 66
Compare Psalmaro 66:14-19Psalmaro 66:14-19