Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 65

Psalmaro 65:2-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.
3Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
4Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
5Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
6Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
7Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
8Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
9Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.

Read Psalmaro 65Psalmaro 65
Compare Psalmaro 65:2-9Psalmaro 65:2-9